Demokratia Progresema Partio

Demokratia Progresema Partio
民主進步黨
Emblemo de Demokratia Progresema Partio
partio
Lando  Tajvano
Estro Cai Ing-ŭen
Ideologio Progresismo
liberalismo
socia liberalismo
socialdemokratio
kontraŭkomunismo
Retejo www.dpp.org.tw
vdr

La Demokratia Progresema Partio (DPP, ĉine: 民主進步黨, pinjine Mínzhǔ Jìnbù Dǎng, mallonge ĉine 民進黨, pinjine Mínjìndǎng) estas tajvana naciisma kaj centro-maldekstra politika partio en Tajvano. Ekde 2023 ĝi estas la plimulta reganta partio en la tutverda koalicio. Ĝi estis tradicie asociita kun forta rekomendado de homaj rajtoj, same kiel la apogo al tajvana naciismo kaj identeco. La DPP estas membro de Liberal International kaj fondintaj membro de la Konsilio de Aziaj Liberaluloj kaj Demokratoj. Ĝi reprezentis Tajvanon en la Organizaĵo de Nereprezentitaj Nacioj kaj Popoloj (UNPO).

Sub la gvido de la prezidentino Cai Ing-ŭen la partio gajnis la prezidentan baloton de la 16-a de januaro 2016, kaj sekve ekde majo 2016 la partia gvidantino estos la nova ŝtata prezidento de Tajvano - la unua virino en tiu ofico. Kiel parto de la Verda koalicio, ĝi subtenas la nocion de Tajvano kiel suverena ŝtato kaj ne strebas al reunuiĝo kun PRĈ[1].

  1. (eo, plurlingva) Filip Noubel, Ĉu Tajvano estas neagnoskita lando?, Global Voices, la 16-an de junio 2023

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search